January 02 [Wed], 2008, 14:57
Survoje de promenado kun hundo mi trovis la ornamajxojn por novjaro en la vilagxa sanktejo. Kaj mi fotis ilin.
En la centro estas du flagoj de la japana lando, kaj ambauxflanke staras du longaj vertikalaj flagoj(vi ne povas vidi la maldekstran).
Kaj antauxe ambauxflanke staras unu paro da Kadomacuo, kiuj apartenas al haktaj banbuoj kaj pinarboj ktp.
April 11 [Wed], 2007, 11:50
Mia edzino vojagxis al Vasxingtono DC en Usono en la fino de la lasta monato marto.
Sxi vizitis al memordomo "Thomas Jefferson", iama prezidento de Usono.
Tiam cxerizoj plene floris kaj oni okazigis cxerizan feston.
Jen estas la fotoj de cxerizfloroj.
トーマス・ジェファーソン記念館近くの桜
November 24 [Fri], 2006, 10:36
Festlumoj en Kristnasksezono
Mi legis vian blogajxon(Kristonasko 2006.11.19) pri kristnaskaj simboloj en
Japanio. La foto kiu montras kristnaskajxojn en
fenestro butika estas tre interesa. En la foto
videblas negxhomo, lumoj kaj iu, kiu sxajne grimpas
sxtupetaron. Mi supozas ke tiu lasta estas Sankta
Nikolao kiu celas la fumtubon sur la tegmento. Sed tute
mankas en la foto io, kio rilatas al kristanismo kaj
la naskigxo mem de Jesuo. Kiel vi klarigis, en japanio
ne trovigxas multe da kristanoj, kaj japanoj plej ofte
estas budhistoj aux nekredantoj. Do ne estas surprizo
por mi ke mankas tiaj simboloj religiaj en la
montrofenestro.
Sed ecx en Usono, kiun oni nomas kristana lando,
simboloj en la urboj kaj hejmoj ofte ne temas pri
kristo aux lia naskigxo. Fakte pli kaj pli ni nomas la
sezonon Festosezono, ne festo pri kristnaskigxo. Pli
bona nomo estus acxetsezono, cxar la butikoj estas
plensxtopitaj de varacxoj tutspecaj kaj la muziko en
la butikoj ne multe temas pri kristnasko. Auxdeblas
ecx rapmuziko pri la sezono!!

En Davis Kalifornio okazas cxiun jaron konkurso pri
dekoraciado de la eksteroj de domoj. La foto montras
domojn sur strato kie la logxantoj estis aparte
konkursemaj. Multaj de lumoj, negxhomoj,
glitveturiloj, Sankta-Nikolaoj kaj disnikarakteroj
videblas. Sed ne videblas ecx unu simbolo pri la nasko
de kristo! Do, cxu Usono estas kristana lando? Ne
estas multe da budhistoj. Eble ni estas nekredantoj.
October 27 [Fri], 2006, 9:00
Rikolto de Kotono en Kalifornio
Kotono estas grava produkto agrokultura en Kalifornio. Cxijaron oni prognozas, ke pli ol 2.4 milionoj da pakegoj (pakego pezas je 220 kilogramoj) de pura kotonfibro venos de kaliforniaj kampoj. La valoro de la produkto (inkluzive de kotonsemoj kaj kotonfibroj) estos pli ol 1 miliardo de USD. Produkto de unu hektaro averagxas 1600 kilogramoj de fibro.
La kotonkampoj trovigxas en Mezkalifornio en la regiono inter Fresno kaj Bakersfield. La Valo tie estas largxa. La kampoj estas grandegaj, kaj kutima kampo enhavas 65 hektarojn. Ne maloftas bienoj kun pli ol 2 mil hektaroj. Do, kotona produktado en Kalifornio estas entrepreno plejparte farate sur grandaj bienoj. Fakte, la kosto de riloltmasxino estas pli ol 300,000 USD. Do, en Usono necesas multe da hektaroj por ke kotonproduktado estu ekonomia.
La kotonplantoj estas semitaj en vicoj apartigitaj unu vico de alia je 1.0 metro . La grundsurfaco estas ondforma kaj la plantoj situas sur la pintoj. La valetoj servas kiel kanaletoj por konduki irigacian akvon. Pluvakvo en tiu parto de la Valo preskaux neniam okazas krom en vintro. Akvo por irigaciado venas de profundaj putoj, aux de kanaloj kiuj kondukas la akvon de reservujoj kiuj trovigxas laux la okcidenta flanko de la montaro Sierra Nevada. Cxiu kotonplanto havas multe da kapsuloj, kiuj malfermigxas je maturigxo. Tiam la kotonfibro videblas. La kapsuloj trovigxas dise sur la planto, de subo gxis supro. Pro tio ke la plantoj staras sur la pintoj de la ondforma grundsurfaco, la kapsuloj lokigxas kie la rikoltmekanismo povas pli facile atingi ilin.
La kotono maturigxas en auxtuno. La plantoj tiam estas ankoraux verdaj kaj vivantaj. Tio malhelpus la rikolton, do oni sekigas la plantojn per kemiajxoj. Je la tempo por rikolto, la plantoj aspektas brunaj, la folioj estas tute sekaj, kaj la kotonfibro mem igxas pli kaj pli videbla. La aspekto de la kampo antaux la unua eniro de la rikoltmasxino montrigxas en foto 1.
foto 1
foto 2
Foto 2 montras rikoltmasxinon en kotonkampo. La masxino “plukas” la fibrojn de la plantoj per multe da malgrandaj, sxtalaj, konusformaj plukiloj. Sur la surfaco de la plukiloj estas multe da akraj malgrandaj elstarajxoj. Cxiu plukilo rapide rotacias cxirkaux sia longa akso. Vertikala aro de plukiloj montras orte al la dekstra flanko de la plantvico, alia montras al la maldekstra. Dum la rikoltmasxino antauxen iras trans la kampon, la plukiloj rapide eniras en kaj eliras el la plantojn. La akraj elstarajxoj kaptas la kotonon kaj tiras gxin de la malfermaj kapsuloj. Ventumiloj sucxas la kotonon supren kaj blovas gxin en grandan ujon portatan alte sur la malantauxa parto de la rikoltmasxino.
foto 3
En foto 3 montrigxas la malplenigxo de la plenigita ujo. La kotono falas en grandan premmaŝinon. Kotono en la rikoltmasxinujo estas maldensa. Necesas densigi la kotonamason kaj fari stakon kiu povus resti sendifekte sur la grundo dum kelkaj tagoj ecx semajnoj. La densigilo estas premilo kiu forte pusxas suben sur la supran surfacon de la kotonamaso.
Post plenigo de la premmasxinujo kaj densigo de la kotono, oni levas la malantauxen pordon. Traktoro tiras la premmasxinon antauxen. La kotonamaso staras libre sur la grundo. Samtempe, kovrilo estas surmetata sur la stakon por malhelpi eniron de akvo okaze de pluvo. Vidu foton 4.
foto 4
foto 5
En foto 5 videblas longa vico de kotonstakoj en kotonkampoj. Ili restos tie gxis speciala sxargxauxto alvenos kaj transportos ilin al traktejo. En la traktejo oni apartigos la kotonfibrojn de la kotonsemoj, purigos la fibrojn kaj faros pakegojn de la sensemigita, pura kotonfibro. La semoj igxos furagxo por bovoj.
Estas nekredeble, ke la rikoltmasxino por kotono aperis antaux nur 45 jaroj. Antaux tiam, oni rikoltis kotonon mane. Cxiu rikoltanto tiris sian longan sakon laux la vicoj de plantoj, plukis la kotonon kaj enpusxis gxin en la sakon. La plantoj havas akrajn surfacojn kaj glueca substanco kovras la tigojn. Tiuj malhelpis la plukadon de la kotono kaj faris la laboron tre malfacila kaj malagrabla por la rikoltantoj. Hodiaux ne eblas vidi en Usono rikoltadon de kotono per mano.
Raportis Henry Studer
September 20 [Wed], 2006, 11:47
sekigxanta frukto
laboranto sternas grapolojn sur paperfolion
Jen alvenas la sezono por sekvinberoj! En septembro oni rikoltas vinberojn kaj sekigas la grapolojn subsune. La cxefloko por produktado de sekvinberoj en Usono estas meze de la granda centra valo en Kalifornio, 300 kilometrojn sude de Davis. Tie kutime mankas pluvo dum septembro kaj eblas meti la grapolojn sur paperfoliojn laux la vicoj de vitoj. Post tri semajnoj, la sekvinberoj estas kolektitaj. La rikoltlaboro plejparte estas farita de laborantoj meksikaj, kaj la plejparto da ili estas en Usono kontrauxlegxe. Necesas 1000 paperfolioj por cxiu el la 40000 hektaroj da produktado. Cxiu laboranto povas plenigi 150 paperfoliojn tage. Do, la farmistoj nepre bezonas tiujn laborantoj. Unu foto montras laboranton sternante grapolojn sur paperfolion. Alia foto montras la sekigxantan frukton.
Raportis Henry Studer.
August 28 [Mon], 2006, 11:01
EL USONO(verkita de S-ro Henry Studer)
La 27an auxgusto, 2006
Pasintjulion mi vizitis la hejmlokon kie mi naskigxis
antaux multe da jaroj. Mia fratino ankoraux logxas je
la bieno kiu apartenas al nia familio ekde 1915. Tiu
bieno trovigxas en Novjorkio proksime al lago Ontario,
unu el la Grandaj Lagoj inter Usono kaj Kanado.
Dum Julio estis varmege kaj humidece en Novjorkio. Ecx
la noktoj restis malkomfortaj cxar la temperaturo ne
multe malplialtigxis post sunsubiro. Sed okazis kelkaj
sxtormegoj kun multe da tondro kaj timiga fulmo, ja
gxuste la veteron kiun mi placxe memoris dum miaj
junuljaroj. Pro la granda kvanto da akvofalo la
kamparo verdigxis nekredeble bele. Pro tio ke mi
nuntempe logxas en senpluva Kalifornio, tiu verdajxo
estis vere "mangxajxo por mia animo".

Jen foto supra kiu
montras fore kampon de sojfabo. Gazono de la domo
videblas sub la arboj. Ja placxas al usonanoj granda
gazono kiu cxirkauxas la domon, kaj oni ofte elspezas
tutan tagon semajne pri gazontondado!

La alia foto
montras la fojnejo de la bieno. Rugxa kaj blanka
koloroj kutimas por tiaj lignaj konstruajxoj en Usono.